Gaius Valerius Catullus
LA BIRDETO DE LESBIA


Birdeto, vi plezur' de l' amatino,
kiun ŝi lude tenas en la sino,
al kiu ŝi por pinĉ' la fingrojn metas,
kaj kies akra pik' ŝin incitetas,
dum mia korsopir' de brilo klara
sin distras per ĉi ludo al ŝi kara,
mi kredas, ŝi en sia brulo flagra
konsolon serĉas por doloro akra.
Ho, se mi povus, kiel ŝi, por distro
ludeti kun vi por kurac' de l' tristo!